Gardantoj, gardu sur posteno. La noktoj estas steloŝutaj, Lampiroj vibraj en ĝardeno, memoroj pri someroj foraj, somer' Florenca; kaj en ĉeno, memoroj pri l' aŭtuna Lido, pri l' karaj balaj balaaĵoj en la vapora ĉambro de l' adiaŭbalo, je mateno. Kaj ĉiuj beloj, vivoj, kantoj, eterne vivaj mortaj horoj, ĉiuj mortintoj kaj vivantoj, kaj malproksima rid' de koroj, vin petas orfe, en ĉagreno: gardantoj, gardu sur posteno. Gardantoj, gardu sur posteno. La Vivo vivas, vivi volas, ne tial ĝi per beloj multaj nin benis ke tra ili vadu ĉi diablaĵoj sange-stultaj. Dolore estas esti homo, teruras bestheroaj diroj. Stelŝutaj noktoj kaj lampiroj tamen ne lasas nin forgesi pri l' Fid', ŝpinita en la Belon. Gardantoj, gardu sur posteno. |